Pianisto Korobeĵnikov intervjuita de Franca Radio
Ĉe la nacia radio-kanalo France-Culture, ĵaŭdon la 19an de julio 2010, en rekta kaj publika elsendo el la Muzeo Fabre en Montpeliero, estis intervjuata kaj aŭskultata la esperantista mirinfano Andrej Korobeĵnikov, nun 24-jara, konata pro sia partopreno en la Univesalaj Kongresoj de Gotenburgo 2003 (kie li majstre interpretis verkojn de Skrjabin) kaj Florenco 2006.