PEN-asembleo en Svislando

HeKo 444 9-B, 16 jul 10

Esperanta PEN-Centro havos sian ordinaran asembleon en Ĉaŭdefono, 16 aŭgusto 2010, kun eventuala daŭrigo en posta tago, dum la semajno de la Kolokvo pri lingvopolitikoj organizata de KCE.

La unusola societo de esperanto-verkistoj agnoskita ekster Esperantio pritraktos sian rolon en la tegmenta organizo, perspektive al la mondkongreso en Japanio fine de septembro 2010, kie nian literaturon reprezentos sen. Marie-France Conde Rey.

La asembleo konsultiĝos ankaŭ pri la ĉeesto de nia literaturo en aliaj manifestacioj, kiel Waltic aŭ lokaj festivaloj, kaj pri la kandidatigo de Marjorie Boulton al la Nobel-premio.

La Esperanta PEN estas nuntempe gvidata de sen. Perla Martinelli, prezidanto, kun c-ano György Nanovfszky vicprezidanto kaj sen. Ljubomir Trifonĉovski, sekretario-kasisto. Ekde la fondo en 1991, en sia statuto ĝi eksplicite mencias la Manifeston de Raŭmo, sekve ĝi inspiras sian aktivecon al la sociologia formulo de lingva minoritato postulanta kulturan aŭtonomion.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.