La sesa numero de Heroldo en 2009
Atingis la publikon la sesa numero de “Heroldo de Esperanto”, raportanta pri la eventoj inter la 20a de aprilo kaj la 11a de majo 2009.
Atingis la publikon la sesa numero de “Heroldo de Esperanto”, raportanta pri la eventoj inter la 20a de aprilo kaj la 11a de majo 2009.
La lanĉo de “filmĵurnalo” (ĉu ĝi aperos ĉiutage?) fare de kaj esence pri la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio ŝajnas reklamspoto en komunikada krizo, kiu trafis la periodaĵojn en gravito ĉirkaŭ UEA mem.
La sepa Naturamika Semajno (NAS) organizita de Kultura Centro Esperantista okazos en Grindelvaldo/Grindelwald, 2-9 aŭgusto 2009, kun alveno la 2an vespere kaj forveturo la 9an matene. Temas pri la unusola naturamika semajno en Esperantio, de post la morto de TANEF kaj la sinmortigo de la gazeto “La Migranto” en 2006.
Granda embaraso pri la sorto de Grésillon en Francio, okaze de la asembleo de la kooperativo posedanta la kastelon, sabaton la 16an de majo 2009. Fakte oni ne scias ĉu ankoraŭ vere posedanta: laŭ leĝo de 2001, la societo devintus enskribi sin ĉe komerca registro; ĉar tio ne okazis ene de unu jaro, la societo fariĝis jure ne ekzistanta.
La decido, kie okazu la ĉi-jara Sanmarineca Universitata Sesio (SUS 31), estis inter la plej komplikaj de AIS San-Marino iam ajn. Estis ja klare, ke fine de julio okazu AIS-IKU, la Internacia Kongresa Universitato, kadre de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko, kaj en tiu urbo okazis jam SUS 8 kaj SUS 9. Do unuflanke logis la ideo, ke AIS-IKU estu samtempe SUS 31.
Ŝajnas ke Moskvo ne alportas bonan ŝancon al la ne samseksemaj batalantoj kontraŭ homofobio. Tion spertis esperantano jam antaŭ du jaroj, la kontuzita EU-parlamentano Marco Cappato (pri la agreso fare de la moskva polico en Esperantio raportis nur “Heroldo de Esperanto”) kaj hieraŭ spertis juna esperantistino, Ksenija Prilepskaja, TEJO-komitatano.
Universala Esperanto-Asocio havas ekde hieraŭ sian televizion: UEA viva. Temas pri 10-minuta kingazeto kun raportetoj pri aktualaĵoj en la vivo de UEA kaj TEJO, kaj de la Centra Oficejo. Ĝia aperofteco estus semajna aŭ duonmonata.
La politika partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto alfrontas la balotkampanjon por la EU-Parlamento en du el la dudek sep landoj de Eŭropa Unio.
La nomo de Blaise Cendrars, unu el la gloroj de Ĉaŭdefono (kune kun Le Corbusier, Chevrolet kaj Humbert-Droz), aperas en la prozaĵo de Manuel de Seabra, portugalo loĝanta en Barcelono, kiu ĵus gajnis la premion “La Verko de la Jaro 2008”, asignitan per referendumo fare de la abonantaro de “Literatura Foiro”.
Kadre de la baldaŭa Hispana Esperanto-Kongreso, Kultura Centro Esperantista kaj Andaluzia Esperanto-Unuiĝo organizas la unuan lingvotestan sesion en Iberio konforme al KEFR, Komuna Eŭropa Framo de Referenco: jam dek personoj kandidatas por diversaj niveloj.