Mbazumutima prezidas la Konsilion de AmaHoro

HeKo 422 3-B, 6 feb 10

Konforme al la reglamento de la Projekto AmaHoro, fiksita antaŭ tri semajnoj per notaria akto, hieraŭ la Konsilio havis sian unuan ordinaran kunvenon. Ĉeestis kvar konsilianoj, la kvina komunikis el Kamerunio sian vidpunkton.

Konstantinte la nomojn de la kvin elektitoj, la Konsilio elektis c-anon Martin Mbazumutima kiel prezidanton, kaj c-anon Libère Mudende kiel vicprezidanton.

Krome la Konsilio elektis c-anon Frédéric Nimubona kiel surlokan referenculon pri financoj: interalie, al li iros la konteltiroj de Pro Esperanto. Pri tiuj konteltiroj responsas la prokuristo de Pro Esperanto, sen. Giorgio Silfer. Fine, s-roj Jerôme Niyokindi kaj Ildéphonse Bizindavyi estas indikitaj kiel asistaj arkitektoj por s-ro Claude Bensimon, kunlaboranto de la regio Pro Esperanto.

La Konsilio ekzamenis ankaŭ la proponojn de kunlaboro kun Internacia Civila Servo kaj kun pastro Duilio Magnani. Pri ili okupiĝas la prokuristo de Pro Esperanto.

Estis transdonita ankaŭ la respondo de la Konsulo de la Esperanta Civito, al la rimarko de SIPU ke li kandidatigis neniun eŭropanon por la Konsilio: “Afrikanoj estas sufiĉe kompetentaj por mem mastrumi la projekton, kaj eŭropanoj povas helpi same efike de ekster la Konsilio, laŭ la notaria akto”.

La kunveno daŭris kvar horojn kaj finiĝis en entuziasma atmosfero.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.