Trejnata la unua selektito por la stabo en Oriento
Kvankam estas tempo ĝis 2 junio 2021 por kandidatiĝi, la vickonsulo pri financoj jam komencis la preparon de estonta stabano ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito. Temas pri persono naskita en iama Sovetunio, nuntempe deĵoranta en okcidenta Eŭropo ĉe neesperantista INRO tegmenta al unu el la paktintaj establoj.