Eblas kandidatigi por la Kortumo
La paktintaj establoj rajtas kandidatigi kompetentajn gecivitanojn al la Kortumo, nome la arbitracia instanco de la Esperanta Civito. La kandidatigoj estas liverendaj ĝis 14 aprilo 2014 al la adreso de la Kortumo mem. La Forumo, nome la asembleo de la paktintoj, voĉdonos dum la parlamenta sesio kunvokita en majo 2014 al Budapeŝto.