Fiksita la Kortuma aŭdienco pri sen. Rooke

HeKo 544 4-C, 16 nov 13

La kunvokanto de la Kortumo, c-ano Bertil Nilsson, fiksis la daton kaj lokon de la aŭdienco pri la kazo Dieter Rooke. Ĝi okazos ĉe la Esperanto-Domo en Andaluzio, 13 decembro 2013 je 11h00. Kvankam la koncernato ricevos apartan kunvokleteron, la komuniko tra la Civita organo jam sufiĉas por la valideco de la kunvoko.

Fizike ĉeestos du kortumanoj, dum la tria sekvos la enketan procedon per skajpo. Ankaŭ sen. Rooke rajtos partopreni per skajpo. La denuncinto, c-ano Marek Bamberski (el la sama listo kie ĉefkandidatis Rooke en 2011) devos teni sin je dispono por eventualaj demandoj, ĉiam per skajpo. La Konsulo, kiu prezidas la Senaton, ankaŭ fizike ĉeestos en la Esperanto-Domo, kaze de bezono.

La Kortumo ne arbitracios: ĝia tasko estas nur verdikti ĉu okazis aŭ ne la koruptoklopodo fare de sen. Rooke, kaj je kioma grado de graveco. La verdikto estos liverita al la Konsulo, kiu transdonos ĝin al la Senato, okaze de la sesio kunvokota al Budapeŝto en majo 2014, se la imputito ne apelacios.

En kazo de demisio, civitanon Rooke tuj anstataŭos la unua el la neelektitoj en la Ruĝa Listo.

Komentoj

Etel Zavadlav, ruĝa senatanino

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 21h10

Se la Kortumo verdiktus malfavore al kolego Rooke, mia grupestro, ankaŭ mi voĉdonus por lia deviga demisio, laŭ la artikolo 6 de la Senata reglamento: la klasbatalaj Esperantianoj ne estas reprezenteblaj de koruptanto.

Misinformas Kalle Kniivilä

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 21h10

La kortumo supozeble decidos pri ekskomuniko de Dieter Rooke el la Civita komuneco. Valerio Ari mem ĉeestos la kunsidon fizike – la tempo kaj loko evidente estis elektitaj por ebligi tion. La akuzato havas la rajton sekvi la proceduron rete, sed Dieter Rooke ne povos tion fari, eĉ se li volus.

Repliko

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 21h11

Kiel klare skribite, la kortuma “tasko estas nur verdikti ĉu okazis aŭ ne la koruptoklopodo fare de sen. Rooke, kaj je kioma grado de graveco”. La deviga demisio de senatano estas decidebla nur en la Senato. Inter la personoj kiuj devas teni sin je dispono, por fizika aŭ skajpa ĉeesto, ne situas la indikita nomo, nek tiu de membro de la Kapitulo, krom la Konsulo mem. Neniu komuniko de sen. Rooke alvenis al la Kortumo pri lia eventuala kontumaco.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.