UEA frontas kvin opoziciojn: kiu el ili plej nocas?
HeKo 647 1-A, 5 jun 17
Universala Esperanto-Asocio devas nuntempe elteni kvin opoziciojn. La unua konsistas el homoj kiuj insultas pli-malpli ĉiujn, kaj kompreneble rezervas pli vastan porcion da insultoj al la establo kiun ili supozas plej grava en Esperantio. Temas pri unuopuloj kiel Andy Künzli, aŭ pli frue Christopher Culver, kiuj disdonas patenton de idioteco al ĉiuj (krom si mem).