Esperanto en slavista kaj interlingvista konferenco

HeKo 646 8-C, 1 jun 17

La societo Slava Unio kaj ĝiaj partneroj en diversaj landoj invitis du esperantlingvajn prelegantojn al sia unua internacia konferenco, okazanta en Stare Mesto (Moravio), komence de festivalo pri slavaj artoj. Partoprenis d-ino Vera Barandovská-Frank kaj d-ro Giorgio Silfer. Por ĉi-lasta la organizantoj venigis personan interpretiston.

C-ano Silfer, zorganta ĉe diversaj subjektoj (PEN Internacia, UNPO, ALTE) pri la Protokolo de Donostia, prezentis ĝin kaj ĝiajn aplikojn ĉe minorigitaj slavaj lingvoj.

La medio estas interesa. Pluraj ek(s)esperantistoj kune kun aliaj fakuloj dediĉas sin al la konstruo de interslava lingvo, kiu fakte jam pretas. La tendencon ŝajne inspiras la ideoj de lingvisto Marr (kontraŭ kiu Stalin polemikis), kiu favoris la kunfandiĝon de slavaj lingvoj, kaj ankaŭ la kreon de pliaj areaj interlingvoj.

Ĉiukaze bona renkonto kun la slavaj lingvoj kaj kulturoj, ankaŭ pro la ĉeesto de elstare valoraj ensembloj kaj solistoj ĉe la muzika festivalo.

La Vickonsulo de la Esperanta Civito estis intervjuita de sendependa ĵurnalisto pri la valoro de esperanto nuntempe.

(HeKo 646 8-C, 1 jun 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.