Post semajno la Zamenhofa skrutinio
Koincide kun la Zamenhofa Tago (Tago de la Esperanta Kulturo, laŭ la Civita Konstitucio) okazos en ok lokoj de la mondo la balotkontrolo pri la elektoj por la Senato de la Esperanta Civito.
La zamenhofologia semajnfino de Kultura Centro Esperantista estas tradicia novembra renkonto en Ĉaŭdefono, kiu ĉi-jare okupiĝis pri la ĉeftemo “1906 kaj la sekvo”, sub la gvido de Francisko Degoul, prezidanto de Scienca Instituto Zamenhof.