Geopolitiko en KCE, Svislando

HeKo 337 2-B, 20 aug 07

Hodiaŭ ekas la Somera Universitato pri Geopolitiko ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono. Inter la invititaj prelegontoj estas du ambasadoroj kaj tri membroj de PEN Internacia: bedaŭrinde ne ĉiuj ĉeestos, pro subitaj engaĝoj, sed ekzemple c-ano d-ro György Nanovfszky liveris tre interesan tekston pri la situacio kaj evoluo de eksa Sovetunio.

Historio de la esperanta literaturo

HeKo 336 9-B, 15 aug 07

Kooperativo de Literatura Foiro ĝojas informi kiel eldononto, ke progresas la verkado de “Historio de la esperanta literaturo”, fare de prof. Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. La verko ampleksos probable 500 paĝojn, kaj estos eldonita paralele al du antologioj: unu pri novelaro kaj alia pri poezio originale en esperanto, kiuj referencos al la unua verko kaj komplementos al ĝi.

Publika letero de Hans Bakker al Corsetti

HeKo 336 8-A, 14 aug 07

Kara Renato,
Morgaŭ finiĝos la kongreso kaj komenciĝos la postprezidanteca epoko de via esperantista vivo. Mi ne preterlasas ĉi tiun okazon por gratuli vin pri via prezidanteco. Vi faris multegon por Esperanto kaj por UEA kaj neniu malsamopinio inter ni povas forviŝi tion. Vi plene meritas lokon en la galerio de la grandaj esperantistoj en la historio de UEA.

Landaj asocioj en la celilo

HeKo 336 4-A, 10 aug 07

Hodiaŭ dum la lasta komitatkunveno de UEA en Jokohamo Kataluna Esperanto-Asocio finfine eniris la statute plej gravan instancon de la Asocio: s-ro Josep Franquesa Solé estis elektita kiel komitatano C. La enigo de la KEA-prezidanto estis motivita per la fakto ke “necesas reprezentanto de UEA ĉe la komisiono pri lingvoj de Unesko, kies sidejo estas en Barcelono”.

Azia UK sen afrika reprezento

HeKo 335 9-A, 5 aug 07

Hodiaŭ la inaŭgura solenaĵo de la Universala Kongreso okazis kun la vicurbestro de Jokohamo, la ambasadoro de Kroatio, la vicambasadoro de Israelo, diplomato el Bulgario, konsulo el Svislando kaj vickonsulo el Brazilo. Salutis kvindeko da landaj reprezentantoj. Miguel Faria salutis nome de Portugalio kaj de Angolo. Krom tiu neniu afrika lando estas reprezentita.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.