Sekvoj de la interogacio pri malrespekto al la flago
La Konsulo raportis hieraŭ al la Kapitulo pri la eĥo al sia respondo al la interogacio de sen. Anna Bartek pri la delikto de malrespekto al la flago.
TEJO-anoj komprenis ke la respondo ne celis konflikti kun la Junulara, kaj mem zorgis pri forigo de la frazo en Vikipedio kiu kaŭzis la indignon de nia Blanka grupestrino.