Akademio de Esperanto decidas ne decidi

HeKo 757 7-A, 18 mar 21

“La Akademio de Esperanto deklaras, ke ĝi nun ne alprenas starpunkton pri la uzindeco de ne-oficialaj seks-neŭtralaj pronomoj (kiel ekzemple “ri” aŭ “ŝli”), kaj decidis ne okupiĝi pri tiu temo dum almenaŭ dek jaroj”.

La supra (mal)decido estis afiŝita antaŭ du tagoj en la oficiala retejo de AdE. Ĝi estas unuanima: 35 jesaj voĉoj, neniu nea voĉo kaj unu sindeteno, el 41 nuntempaj Akademianoj. La deklaron proponis la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro, gvidata de Marcos Kramer, forta subtenanto de la neologismo “ri”.

Tial ke ak. Kramer certe ne estas persono super la partioj, oni rajtas dedukti ke fiaskis la klopodo ricevi aprobon. Sed ankaŭ fiaskis la institucio, kiu ne havis la kuraĝon alpreni decidon, eventuale deklarante ĝin revizitenda post certa tempo.

Multe pli rezoluta (kaj laborefika) estis la Lingva Komitato de Esperantio, kiu en dato 29 februaro 2020 per naŭ voĉoj el dek du (unu sindetenis, du ne partoprenis) respondis nee al la demando “Ĉu la Lingva Komitato taksas necese, ke en la oficialaj dokumentoj de la Esperanta Civito oni uzu transgenran pronomon?”, aŭtomate entombigante ajnan neologisman pronomon.

Probable la baldaŭa renovigo de la Akademia triono vidos konkuron por koopti kiel eble plej multe da transgenre favoraj. Pronomistoj de la tuta mondo, unuiĝu!

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.