Grava kunveno de KALiFo en Bruselo
La Administra Komitato de LF-koop (KALiFo) havis ordinaran kunvenon hodiaŭ en Bruselo, ĉe la Okcidenta Legacio de la Esperanta Civito, sub la prezido de d-ino Perla Martinelli.
La aŭtoroj de “Historio de la esperanta literaturo”, c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, prezentos premiere la duan represon de la verko, 2 aprilo 2016 ĉe Esperanto-Klubo “Achille Tellini” en Bolonjo (Italio).
Pli ol cent universitatanoj, diplomatoj, reprezentantoj de NROj kaj UN-oficistoj ĉeestis la simpozion pri “Lingvo kaj la celoj por daŭripova evoluigo [CDE]”, ĉe 777 United Nations Plaza, Novjorko, 21-22 aprilo 2016.
Post la novaĵo pri la (parta) likvido de Centro Zamenhof en Bjalistoko, sen. Giorgio Silfer baldaŭ vizitos la polan urbon. Pormomente lia vizito, preparata interkonsente kun sen. Walter Zelazny, profesoro en la bjalistoka universitato, ŝajnas havi nur privatan karakteron.
Ĉu la Unua de Majo estu festa tago nur por la dungitoj? Certe ne, ĉar tiel ĝi ne havus sencon en sovetia epogo, kiam ĉiu principe estis dungita de la ŝtato.
Koincidas kun la hodiaŭa tago de nefermitaj pordoj en la sidejo de UEA la lasta tago de dungiteco de s-ro Osmo Buller, kiu ekde morgaŭ ĝuos sian nederlandan pension.
Organizo de Nereprezentataj Popoloj (UNPO) festas sian arĝentan jubileon dum ĉi tiuj tagoj en Stokholmo per diversaj internaciaj eventoj, el kiuj la unuan partoprenis hieraŭ ankaŭ la Esperanta Civito, per sia legacia asistanto c-ano Bertil Nilsson.
Iĝas pli kaj pli nombraj la recenzoj pri “Historio de la esperanta literaturo”, kies duan represon la bindejo liveros venontsemajne al LF-koop.
“Persone mi ŝatus kompreni pli profunde la nunan politikan konjunkturon en Pollando, ankaŭ ĉar ĝi havas rekte negativan efikon al la pola esperantlingva komunumo, kiel en Bjalistoko; kaj ĝi povus influi eĉ al najbaraj landoj” deklaris prof.
Ke Lazaro Ludoviko Zamenhof havas malamikojn en sia naskiĝurbo, oni jam sciis pro tristaj epizodoj antaŭ ol kaj dum la Universala Kongreso en Bjalistoko, 2009. Ke bjalistokaj esperantistoj ne ĉiam sukcesas kontroli la situacion, demonstris la fuŝoj en la reklampaneloj de aŭtobusoj.
Nikolin” kaj Anjo Amika kantos en Bruselo okaze de la inaŭguro de la Okcidenta Legacio de la Esperanta Civito, 7 majo 2016, ekde 10h00, en strato Edinburgo 26 (metroo Namura Pordego).