UNPO festas sian arĝentan jubileon

HeKo 599 9-C, 29 apr 16

Organizo de Nereprezentataj Popoloj (UNPO) festas sian arĝentan jubileon dum ĉi tiuj tagoj en Stokholmo per diversaj internaciaj eventoj, el kiuj la unuan partoprenis hieraŭ ankaŭ la Esperanta Civito, per sia legacia asistanto c-ano Bertil Nilsson.

Temis pri konferenco ĉe la Sveda Parlamentejo, dediĉita al la rajtoj de naciaj minoritatoj kaj diasporoj, rigardataj kiel “stirantoj de paco kaj demokratio”. La observanto de la esperanta diasporo estis plej impresita de du prelegantoj: tiu de la irana profesoro Idris Ahmedi ŝajnis paŭsado de la Zamenhofaj ideoj, aplikendaj al la nuna situacio en sudokcidenta Azio, kaj tiu de politologo el Oksfordo, d-ino Fiona McConnell, estis admono al nereprezentataj popoloj pli multe uzi diplomatian reprezentadon, same kiel naciŝtatoj.

Alia kultura evento disvolviĝas hodiaŭ, kadre de la ordinara kunveno de la UNPO-prezidumo. C-ano Nilsson ne partoprenos ĝin, ĉar li renkontas la prezidanton de Universala Esperanto-Asocio, gastantan ĉe la stokholma klubo, dum vizito en Svedio ne koncernanta UNPOn.

La Norda Legacio de la Esperanta Civito estis oficiale invitita al morgaŭa renkonto ĉe la Hinda Forumo de Eŭropo, en Stokholmo, marĝene al la UNPO-konferenco.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.