Eblas kandidatigi por la nova Kortumo
La Forumo renovigos ĉi-jare la arbitracian instancon de la Esperanta Civito, okaze de la parlamenta sesio en Budapeŝto, komence de aŭgusto 2016. La mandato daŭras du jarojn.
Ĉiu eliranta (vic)membro de la Kortumo estas aŭtomate rekandidatigita, se li/ŝi ne anoncis sian definitivan retiriĝon antaŭ Novjartago 2016.