"Historio de la esperanta literaturo" en tri ĉefurboj

HeKo 589 8-B, 8 jan 15

En malpli ol monato la verko de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer estos la temo de agrablaj literaturaj kafejoj en tri (eble kvar) eŭropaj ĉefurboj.

Ĵaŭdon la 21an de januaro je 17h30 d-ro Vilmos Benczik gastos ĉe la Esperanta PEN en Budapeŝto, zorge de Fajszi Amika Rondo kaj danke al la afableco de Landa Fremdlingva Biblioteko. Li parolos pri du verkoj: “De konciza enciklopedio en la angla al efektiva literaturhistorio en esperanto”. Lian komparadon enkondukos c-ano György Nanovfszky, prezidanto de FAR kaj vicprezidanto de la Esperanta PEN.

Merkredon la 17an de februaro je 17h30 ĉe la Esperantista Brusela Grupo unu el la du aŭtoroj prezentos la verkon. De la belga ĉefurbo prof. Giorgio Silfer flugos al Vilno, kie vendredon la 19an de februaro je 17h30 li parolos pri la libro en la prestiĝa Ĵurnalista Domo. Enkondukos adv. Povilas Jegorovas.

Cetere li denove estos en Litovio, laŭ invito de la organizantoj, por prelegi dum Baltiaj Esperanto-Tagoj (komence de julio 2016) pri la temo: “Centralismo aŭ feder(al)ismo? Alternativa organiza modelo por Esperantio”.

En malpli ol ses monatoj, je la hodiaŭa tago la tuta ĝisnuna eldonkvanto (unua kaj dua presoj) estas elĉerpita preskaŭ 80-procente, laŭ informo de la eldonejo (LF-koop). Laŭ tiu vendoritmo, nova eldono certe okazos en 2016.

“Historio de la esperanta literaturo” de Minnaja-Silfer (kurioze, jam de multaj semajnoj ne disponebla ĉe la UEA-libroservo) estas facile mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.