Ĉu denove nur unu akademio de esperanto?
En 2008 fondiĝis dua akademio de esperanto, kun la epiteto “literatura”, ne sen polemikoj, ĉu kun la unua Akademio de Esperanto ĉu kun (eks)membroj de la likvidita Esperantlingva Verkista Asocio.
En 2008 fondiĝis dua akademio de esperanto, kun la epiteto “literatura”, ne sen polemikoj, ĉu kun la unua Akademio de Esperanto ĉu kun (eks)membroj de la likvidita Esperantlingva Verkista Asocio.
Pri la fama sovetia interlingvisto Evgenij Bokarjov (1904-1971) lia filino Antonina verkis biografian libron, kiun Andreas Künzli negative recenzis. Jen la reago de Antonina Bokarjova, aperinta en la revuo “Scienco kaj Kulturo”, 3:2012.
La prestiĝa faka revuo “Problemoj de la geografio”, eldonata de la Bulgara Akademio de Sciencoj, en sia numero 1-2 de 2012 reeĥis pri “Fiziko-geografia terminaro” de c-ano Hasan Jakub Hasan.
Du gravaj strategiaj novaĵoj en Tutmonda Esperantista Junular-Organizo embarasos la “viziajn strategojn” de Universala Esperanto-Asocio.
La unua estas la rezigno pri la statuta neŭtraleco, tiel ke TEJO ŝajnas refariĝi TJO: ĝi ja fontis ne el la neŭtrala (burĝa) sed el la laborista movado, en 1938.
Du rekte administrataj Domoj kadre de la Esperanta Civito, unu en Svislando kaj alia en Hispanio, estas la agrabla novaĵo kiun ni festis okaze de la Tago de la Pakto; des pli ke ambaŭ havas proprajn estrojn surloke rezidantajn.
“La plej granda problemo en Eŭropo hodiaŭ ne estas la demokratia deficito. Neniam estis tiom da diskutado kaj balotado pri la Unio. Eŭropa politiko fariĝis enlanda politiko. La plej granda problemo estas deficito de konvinko. Eŭropo ne povas pli longe esti neeviteblaĵo aŭ fatalaĵo, ĝi devas esti pozitiva projekto.
Se de kelkaj jaroj (almenaŭ ekster Francio) la esperantistaro alkutimiĝis al la perspektivo de Esperantio sen “laborista movado”, pli ĝenerale profiliĝas nun la perspektivo de Esperantio sen UEA kaj/aŭ landaj asocioj.
D-ro György Nanovfszky estis nomumita hieraŭ kiel honora membro de Universala Esperanto-Asocio, laŭ propono de Hungaria Esperanto-Asocio, insiste ripetita dum la lastaj jaroj. La nomumo estas signifa agnosko pri la prezidinto de HEA, kiu interalie enketigis pro malversacio eksan internan funkciulon (la fiska enketo tamen haltis sen plua procedo).
Je plena ritmo estas funkciantaj ekde ĉi tiu semajno ĉiuj nemoveblaĵoj administrataj de Fondumo Pro Esperanto kiel regio. La Esperanto-Domoj en Svislando kaj Andaluzio estas plenaj de luantoj (plejparte el Pollando), kaj ankaŭ la apartamento posedata de LF-koop en Ĉaŭdefono. Ili restos en tioma okupiteco, kun neniu ĉambro vaka, almenaŭ ĝis la aŭtuno.
Ekde 2013 eblos demokratia baloto por la estraro de Universala Esperanto-Asocio. Tion decidis, preskaŭ unuanime, la komitato de UEA en sia unua kunveno dum la nuna Universala Kongreso en Hanojo.
“Feminismo trans ikonoj kaj simboloj” titolas apud bela fuksio la kovrilo de “Femina” n-ro 30, somero 2012, kiu prezentas tre interesan enhavon, danke al c-ino Perla Martinelli, ĉefredaktoro, kaj ŝiaj gekunlaborantoj.
Laŭ oficiala komuniko, lastatempe la Akademio de Esperanto, pli precize ĝia Gramatika Sekcio, ŝajnas eviteme prokrasti decidon pri la uzo de adjektivo aŭ adverbo en predikativa pozicio, per rekomendo kaŭzanta miskomprenojn.