Kontentige pri niaj Esperanto-Domoj

HeKo 512 2-C, 30 jul 12

Je plena ritmo estas funkciantaj ekde ĉi tiu semajno ĉiuj nemoveblaĵoj administrataj de Fondumo Pro Esperanto kiel regio. La Esperanto-Domoj en Svislando kaj Andaluzio estas plenaj de luantoj (plejparte el Pollando), kaj ankaŭ la apartamento posedata de LF-koop en Ĉaŭdefono. Ili restos en tioma okupiteco, kun neniu ĉambro vaka, almenaŭ ĝis la aŭtuno.

Dum la lastaj tagoj estis kompletigita la meblado en la Naturamika Esperanto-Domo, tiel ke de hodiaŭ ĝi povas akcepti la unuajn gastojn ne esperantistajn (el Japanio). La oficejo estas finekipita, la dormoĉambroj ankaŭ, atende al la masonmodifoj post la inaŭguro.

Gec-anoj Julio Herrero, F. Xavier Martín, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer aktivas prepare al tiu inaŭguro, inkluzive de la kunvokitaj asembleoj kaj de studa semajnfino. Invitoj kaj loĝiga servo estas prizorgataj.

Post la masonmodifoj, 14-15 decembro 2012, en Malago estas planata zamenhofologia semajnfino, kun eminenta preleganto el ekster Iberio. Informoj sekvos, zorge de la Naturamika Esperanto-Domo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.