Ora nupto en Razgrado

HeKo 508 9-B, 12 jun 12

Kvindek jarojn da geedzeco festis je 10 junio 2012 ĉe kafejo “Esperanto” en Razgrado c-ino Radka Stojanova kaj s-ro Georgi Stojanov, en ĉeesto de sesdeko da esperantistoj el tuta Bulgario kaj gasto el Serbio. Kiel sciate, tio estas ora nupto: la arĝenta festas 25 jarojn, la perla 30, la smeralda 40, la diamanta 60 kaj la platena 70.

Mankis Budapeŝto en la Budapesta ekzameno

HeKo 508 8-A, 12 jun 12

Por diplomi 360 personojn ĉirkaŭ 60 estis engaĝitaj kiel testistoj kaj kunlaborantoj en 29 urboj de entute 17 landoj: averaĝe po ses diplomotoj kostis la tempon kaj penon de almenaŭ unu persono tage. Diplomotoj, ĉar la lingvotesta korektado okazas nur en Budapeŝto, ĉe la neesperantista instituto ITK (kie kutime la ekzamendenseco estas multe pli alta ol po ses je unu).

La eŭropa financa krizo koncernas Esperantion

HeKo 508 7-C, 12 jun 12

La financa krizo en Eŭropo, specife en la eŭro-areo, koncernas Esperantion multe pli ol la financa krizo en Usono antaŭ tri jaroj, kvankam ĉi-lasta kaŭzis fortan reduktiĝon de la rimedoj je dispono de Esperantic Studies Foundation, unu el la ĉefaj financantoj en la esperanto-mondo. Estas do bone orientiĝi pri la eŭropa krizo, almenaŭ supraĵe.

Esperanto-Gården en geologie grava loko

HeKo 508 5-B, 10 jun 12

La esperantista nemoveblaĵo Esperanto-Gården en Svedio situas en Långban, kiu estas unu el la plej mineralabundaj regionoj en la tuta planedo. Por popularigi la kelkajn interesajn lokojn kaj sian sciencon, la buroo Sveriges Geologiska Undersökning aranĝas voĉdonadon pri la titolo “Geologia heredaĵo 2012”. Långban estas unu el dek lokoj, kiuj konkurencas pri la titolo.

Tago de la Esperanta Lingvo 2012

HeKo 507 8-C, 2 jun 12

Hodiaŭ ni memoras la 125an datrevenon de la livero de la Unua Libro al la cara cenzuro, nome la oficialan naskoakton de “Lingvo Internacia de Doktoro Esperanto”. Prave la Konstitucio de la Esperanta Civito elektis la Duan de Junio kiel Tagon de la Esperanta Lingvo, kaj pro feliĉa malhazardo ĝi koincidas kun la dato de promulgado de la Konstitucio mem.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.