Parlamenta sesio en Landerono
La ĉi-jara ordinara sesio de la Parlamento de la Esperanta Civito okazos en la pitoreska burgo de Landerono, apud la lago de Bielo (Svislando), la 18an de aŭgusto 2010. Matene kunvenos la Senato, posttagmeze la Forumo. La tagordo kaj la dokumentaro estas dissenditaj al la parlamentanoj.