Unua intensiva kurso pri nia literaturo en Andaluzio
La unua intensiva kurso pri la esperanta literaturo en Andaluzio ekos lundon 30 majo 2016, koincide kun la datreveno de la fondo de LF-koop, ĉe la naturamika Esperanto-Domo en Malago. Ĝi daŭros kvin tagojn sinsekve kaj disvolviĝos ĉiutage de 16h00 al 19h00.