Distribuata la dua represo de HEL

HeKo 601 1-B, 16 maj 16

Estas distribuata la dua represo de “Historio de la esperanta literaturo” de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. La unua represo pretis en oktobro 2015, surbaze de la unua eldono (julio 2015). Ambaŭ represoj ne modifas la enhavon, sed limiĝas je korekto de preseraroj kaj minoraj detaloj.

Tial ke la teksto liberiĝas de (preskaŭ) ĉiu preskoboldo, la prezo por la publiko kreskas: de 51 al 54 eŭroj por unuopa ekzemplero, se ne mendita jam antaŭe. Ĝis nun estis venditaj pli ol kvincent ekzempleroj en dek monatoj.

Se jam temas pri statistiko, estas interesa la rimarko de Aleksander Korĵenkov en “La Ondo de Esperanto”, februaro 2016:

“La bazo de mia statistiko pri libroeldonado en esperanto estas la rubriko “Laste aperis” en la organo de UEA. Sed UEA ne vendas ĉiujn esperanto-librojn, kaj unu tia ekzemplo en 2015 estis aparte rimarkebla: ja la plej valora libro, aperinta pasintjare, “Historio de la esperanta literaturo” de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, malgraŭ la bonega vendado en la Lilla kongresa libroservo, ne estis mendita de la libroservo de UEA, kies kutimaj klientoj devas nun aĉeti ĝin rekte ĉe la eldonejo LF-koop.”

(HeKo 601 1-B, 16 maj 16)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.