Senatano Agbolo ricevis la purpuran balteon
Per simpla ceremonio dum la lasta tago de la Afrika kongreso la unua Civita senatano el Togolando, Didier Apélété Agbolo elektita per la Ruĝa listo, transprenis oficiale sian rolon.
Per la aprobo de kvar rezolucioj finiĝis hodiaŭ la 6a Afrika Kongreso de Esperanto en Togolando. La hieraŭa tago estis aparte festa, kaj pro riĉa folkloro kaj pro regalo hejme de la vilaĝestro.
Al la sukceso de aŭtenta kongreso en la aŭtenta Afriko kontribuis ankaŭ ekskursoj tra diversaj vilaĝoj, sur la spuroj de la togolanda historio, kaj la ĝenerale tre bona etoso.
La aktisto de la Lingva Komitato de Esperantio, c-ano Mushosi Birindwa, dissendos morgaŭ al la Lingvaj Komitatanoj la cirkuleron pri la saluta simbolo, por ke ili sin esprimu pri ĝi, laŭ decido de la Civita Senato en Stokholmo, 26 junio 2015.
Naskiĝis en Andaluzio nova teatra stabo ludanta en esperanto: la ensemblo de La Vego, laŭ la nomo de la strato kie situas la Esperanto-Domo en Malago.
C-ano Koffi Gbeglo ĵus dissendis la suban deklaron, post kunsido de la landa asocio de UEA en Togolando, ĉe Institut Zamenhof en Lomeo:
Je noktomezo de la Zamenhofa tago 2015 prof. d-ro Christer Kiselman ĉesas esti membro de la Akademio de Esperanto, kaj konsekvence ĝia prezidanto.
Laŭ sia statuto Sennacieca Asocio Tutmonda “per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj ĝia mondskala aplikado,” celas “helpi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn, kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forko