Moratorio pri mortopuno: plia sukceso
Ĵaŭdon la 20an de novembro 2008 granda plimulto el ĉiuj kontinentoj aprobis duan rezolucion de Unuiĝintaj Nacioj, por rekomendi universalan moratorion pri mortopuno. Cent kvin membroŝtatoj balotis por, 48 kontraŭ kaj 31 sindetene pri la rezolucio, en la tria komitato de la Ĝenerala Asembleo. Amendoj proponitaj de kelkaj membroŝtatoj estis malaprobitaj je granda plimulto.