Historio de la esperanta literaturo ekpretas

HeKo 373 7-B, 13 nov 08

Estas enpaĝigitaj la unuaj ok ĉapitroj de la “Historio de la esperanta literaturo”, kunverkata de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, kaj eldonota de LF-koop. Ili ampleksas la unuan periodon: 1887-1921.

Kiel por ĉiu periodo, la unua ĉapitro priskribas la ĝeneralajn trajtojn kaj la lasta estas dediĉita plene al teatro. Tiujn du ĉapitrojn kutime aŭtoras Giorgio Silfer. La sekvaj ĉapitroj ĉi-kaze pritraktas la verkaron kaj rolon de Zamenhof kaj Zamenhofoj, la varsoviajn dioskurojn de nia tagiĝo, la postbulonjan spiriton, la rusan influon, la magian jarduo 1911-12. La poezian parton (sed ne nur) verkas precipe Carlo Minnaja, la prozan (sed ne nur) precipe Giorgio Silfer.

La historikritika verko prezentas kelkajn unikajn karakterizojn: ĝi estas riĉe ilustrita (ĉiu paĝo kun almenaŭ du bildoj); ĝi donas nekutime vastan gravecon al la virinoj (oni perceptas, ke ili relative multnombris en nia kulturo) kaj ĝi estas facile konsultebla, kvankam ne esence konsultlibro aŭ kvodlibeto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.