Halt al la grapolbomboj
Ekde 1 aŭgusto 2010 aktivos la internacia konvencio kiu malpermesas la grapolbombojn: hodiaŭ oni atingis la minimumon de tridek ŝtataj ratifoj, necesajn por aktivigi la traktaton de Dublino, datitan 30 majo 2008.
Ekde 1 aŭgusto 2010 aktivos la internacia konvencio kiu malpermesas la grapolbombojn: hodiaŭ oni atingis la minimumon de tridek ŝtataj ratifoj, necesajn por aktivigi la traktaton de Dublino, datitan 30 majo 2008.
Dosieron pri “Esperantistino en la reto… kia? kial? kiel?” enhavas “Femina” n-ro 21, la unua en la sesa jarkolekto de la revuo posedata de Feminisma Esperanta Movado, administrata kaj eldonata de LF-koop, per la ĉefredakto de sen. Perla Martinelli.
En multaj landoj ni estas en plena karnavala semajno. Taŭga momento por proponi “Versaĵon pri Esperanta civitaneco”, kiu povus aparteni al Vladimir Majakovskij, se li vivus nun, verkus en esperanto kaj estus raŭmisto.
De la naskiĝo de Institut Zamenhof (IZo) ĝis nun preskaŭ la tuta forto de TIETo koncentriĝas al ĝia funkciado. Tamen ne mankas gravaj paŝoj al aliaj agadoj.
Itala Interlingvistika Centro kondolencas pro la hieraŭa forpaso de d-ro Umberto Broccatelli, 79-jara, aŭtoro interalie de esperanto-lernolibro financita de “Heroldo de Esperanto” kaj eldonrajte deponita ĉe IIC. Honore al Umberto Broccatelli ni aperigas oracion de c-ano prof. d-ro Carlo Minnaja, kiu interalie estas membro de la scienca komitato de IIC.
* * *
“Populismo estas la spegulbildo de malekvilibra demokratio”: tiel ekas la ĉefartikolo, verkita de c-ano Leen Deij, en “Heroldo de Esperanto” 2151, la dua en la nuna jaro, baldaŭ en la leterkestoj de la abonantoj. Leen Deij inaŭguras tiel debaton pri la evoluo de la eŭropa socio.
“Dum mia ĝisnuna vivo inter aliaj mi okupiĝis pri muziko, pri medi-protektado, pri revu-redaktado kaj kompreneble pri Esperanto. Nun mi ankaŭ instruas Esperanton. Mi estas vegetarano.”
Probal Dasgupta verŝis vortojn. Ĉar diskuti kun malplena laborplano estas tempoperde por la tuta Komitato, kiu silentas al li, jen li akuzas aliajn homojn pri sia malsukceso. Kaj li akuzas s-ron Hans Bakker pri io, kion li elpensis. Certe Probal dronas en rivero kaj nun alkroĉiĝas al kanero sur la akvo. La savo tute ne okazos.
La raŭmisma lingvopolitiko originas el la Manifesto de Raŭmo mem, en kies dua artikolo (komplete verkita de Jouko Lindstedt, escepte de la parenteza precizigo pri la franca, proponita de Giorgio Silfer) oni legas la sekvan alineon: ”la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj: finྰ
Luna Davidova, unu el la emblemaj personecoj de la bulgara kaj la esperanta teatra arto forpasis la 7an de februaro 2010. Naskiĝinta la 5an de aŭgusto 1926 el sefarda familio, ŝi ne havis facilan vivon dum la faŝisma reĝimo.
Aperis akuzoj [interalie en HeKo], ke ni simple baras ĉiujn mesaĝojn de komitatano GBEGLO Koffi al tiu ĉi [UEA-komitata] listo, kaj [ne en HeKo], ke ni faras tion pro instigoj de Renato Corsetti kaj Osmo Buller.