"Femina" 21 pri esperantistinoj en la reto

HeKo 424 2-B, 16 feb 10

Dosieron pri “Esperantistino en la reto… kia? kial? kiel?” enhavas “Femina” n-ro 21, la unua en la sesa jarkolekto de la revuo posedata de Feminisma Esperanta Movado, administrata kaj eldonata de LF-koop, per la ĉefredakto de sen. Perla Martinelli.

Dum la unua jardeko de la XXI jarcento okazis vera “eksplogo”: dekoj kaj dekoj da blogoj en esperanto burĝonis, floris, velkis en interreto. La redakcio de “Femina” esploris la fenomenon rilate al la esperantistinoj, elektante naŭ retejojn prizorgatajn de denaskulinoj (entute tri) kaj aliaj interesaj virinoj. Rezultis unika panoramo pri la esperantistino en la reto.

Sed la unua numero de 2010 koincidas kun la Oka de Marto, al kiu oni dediĉas plurajn paĝojn de la revuo. Sub la kovropaĝa moto “Ĉu fruktas la virinaj rajtoj?” intervenas Blandine Kossivi kaj Chamberline Nguefack pri la situacio en Afriko, Perla Martinelli pri du feminismaj pionirinoj (Olympe de Gouges kaj Mary Wollstonecraft), Leen Deij pri rozaj kvotoj ĉe parlamentaj balotoj, japaninoj kaj koreinoj pri mondmilite sociaj vundoj kiuj ankoraŭ ne cikatriĝis. Interalie la legantoj trovas bonegan tradukon de la “Deklaracio pri la rajtoj de la virino kaj civitanino”, tre utilan ankaŭ pro la jura terminologio.

La trimonata revuo estas abonebla kontraŭ 24,- eŭroj: informoj ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.