Literaturaj kafejoj ĝis jarfino 2018 en Budapeŝto
Post la sukcesa aprila 46a Literatura Kafejo en Budapeŝto, kie gastis la kroata aŭtoro kaj eldonisto Josip Pleadin, la fondumo Fajszi Amika Rondo ĝojas anonci la programon planatan ĝis la fino de 2018.
Éva Tófalvy gastos pri sia lasta libro, dediĉita al Sándor Szathmári, 17 majo 2018. Bonvenigos ŝin d-ro Balázs Wacha.