Sen Rodin kabeas pro UEA-silento pri Gazao

HeKo 677 3-A, 16 apr 18

La itala prozisto Sen Rodin (pseŭdonimo de Filippo Franceschi) anoncis publike sian kabeiĝon, per ĉi tiu komuniko:

“Plej ŝokaj kruelaĵoj okazas de semajno en Gaza kaj aliloke. Jen traduko de artikolo aperinta en Huffington Post, kiu memkompreneble nenie aperos en Esperanto. La Esperanto-movado neniam kuraĝas alpreni poziciojn, kiuj povas malplaĉi al la regantoj de la mondo, diris [anonima] saĝulo. La sinteno de UEA kaj [la Esperanta] Civito — blindaj surdaj mutaj kiel la tri simietoj — plene konfirmas. Siatempe skribis Zamenhof: Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan. Hodiaŭ mi same sentas. Tial mi adiaŭas la Esperanto-movadon.”

Klasbatala maksimalisto, nun 86-jaraĝa, Sen Rodin evidente opinias ke Sennacieca Asocio Tutmonda ne estas parto de Esperantio, ĉar li ne mencias ĝin. Same evidente li ignoras la politikajn deklarojn de la Esperanta Civito, inkluzive tiun pri Palestino. Ili estas legeblaj ĉi tie: /20Konklude, same kiel aliaj en la tradicia Esperantio, li kondutas kvazaŭ li estus intelekte malhonesta.

Komentoj

C-ano Carlo Minnaja

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 15h47

Absolute eliminu kalumnion pri malhonesteco, kiu riskas esti bumerango. Sen Rodin estas tute kohera kun sia internidea esperantisteco; li honoras nian lingvan komunumon, bedaŭrinde ofte forgesantan la idean kaŭzon de la naskiĝo de esperanto.

Redakcio

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 15h47

“Kvazaŭ li estus intelekte malhonesta” estas ankoraŭ hipotezo, ne kalumnio. Male, Sen Rodin kalumnias aliajn, en sia komuniko.

Sen. Anna Bartek

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 15h48

Kamarado Rodin estas jam konata pro disvastigo de misinformoj, rilate la Esperantan Civiton. Vidu en: /1636 kie endas aldoni la raŭmisman sukceson ĉe Naturamika Internacio, certe progresema organizo. Kiujn sukcesojn Sen Rodin atingis por esperanto ĉe progresemaj organizoj, dum sia vivo?

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.