5a Afrika Esperantologia Semajno - la selektitoj

HeKo 695 6-B, 14 nov 18

Laŭ komisio de la Esperanta Civito, Kultura Centro Esperantista en Svislando finis la selektadon de la partoprenontoj en la 5a Afrika Esperantologia Semajno, kiu disvolviĝos en Buĵumburo 28 decembro 2018 — 3 januaro 2019. Eventualaj modifoj en la listo dependos ekskluzive de la gvidontoj de la seminario, gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

Ora jubileo de La Patrolo la 11an de majo 2019

HeKo 695 1-B, 8 nov 18

Tazio Carlevaro, Carlo Minnaja, Nicolino Rossi kaj Giorgio Silfer, kune kun kunlaborantoj/intoj, abonantoj kaj invititoj, festos en Bolonjo sabaton 11 majo 2019 la 50an datrevenon de la fondo de la itala literatura rondo “La Patrolo” kaj la 50an jarkolekton de “Literatura Foiro”. La eventon kunorganizas la Esperanto-grupo de Bolonjo “Achille Tellini 1912”, prezidata de Ivan Orsini.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.