Dua kongresa numero de Heroldo en 2016
Akurate pretas la dua kongresa numero de “Heroldo de Esperanto” (2261, aŭ 11:2016), kiu kovras la eventojn en Esperantio ĝis 21 aŭgusto 2016. En sia dua kaj kvara paĝoj ĝi kompletigas la informojn pri la 101a Universala Kongreso, dum la tria paĝo estas dediĉita precipe al la unua ARTE — Arta Renkonto Transnacia en Esperanto.