La Komitato de KCE kunvenos monatfine

HeKo 610 4-B, 19 aug 16

La Komitato de Kultura Centro Esperantista estas kunvokita al ordinara kunveno dimanĉon 28 aŭgusto 2016 je 14h30 ĉe la Esperanto-Domo de Svislando. Kvar el la kvin gekomitatanoj jam konfirmis sian ĉeeston.

En la tagordo estos la raportoj de la prezidanto pri la lasta aktiveco kaj de la regio pri la domflegado, la situacio de la luigoj kaj la programo por la venonta jaro, kiu inkluzivas la lingvan kolokvon dum Pasko kaj la duan ARTE en somero.

Estos formale decidita ankaŭ la dato de la venontjara Asembleo de KCE, kaj neformale oni parolos pri la nova Komitato, elektota komence de 2018.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.