Zamenhofa festo en Malago kun nova popolo
“Agrable surprizas min la apero de pluraj novaj kaj junaj vizaĝoj ĉe la hodiaŭa zamenhofa festo en Malago, kompare kun tiuj de la pasinta jaro” rimarkis c-ano Bertil Nilsson okaze de la hodiaŭa komuna festo de Esperanta Naturamikaro kaj la loka societo “Marbordo de la Suno” ĉe la Esperanto-Domo de Andaluzio.