Esperanto Gården ne plu rolas kiel esperanto-domo

HeKo 586 9-A, 7 dec 15

La kooperativo Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors (Svedio) definitive prepariĝas por akcepti 50-60 azilpetantojn. Nur “kelkaj ĉambroj restos je dispono por la tranoktigo de vizitantaj dungitoj, volontuloj kaj kooperantoj” precizigas la prezidanto de Esperanto Gården, s-ino Anna Riitamäki-Sjöstrand, rezidanta en la alanda arkipelago (Finnlando).

Efektive kelkaj personoj estos dungitaj por ebligi la prizorgadon de loĝaj kaj manĝaj funkcioj. Renaskiĝos la restoracio Bon’apetit” (fakte neniam forviŝita el la Komerca Registro): bona novaĵo por c-ano Lennart Svensson, gastronomie kompetenta, sed ankaŭ granda kreditanto de la gast(ig)ejo (ŝajne pli ol dudek mil eŭroj).

Konsekvence, dum multaj monatoj la ejo ĉesos funkcii kiel esperanto-domo. Tial la kooperativa estraro jam serĉas solvon por la tradicia somera kurso (1-10 julio 2016) kaj la parte koincida Kultura Esperanto-Festivalo — bedaŭrinde ili ambaŭ koincidas eĉ kun Baltiaj Esperanto-Tagoj en Litovio.

La unua migra ondo estas atendata jam ĉi-monate. Plej ofte en Svedio temas pri fuĝintoj el Eritreo aŭ Somalio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.