Zlatoje Martinov nova ĉefredaktoro de Literatura Foiro
C-ano Zlatoje Martinov estas la nova ĉefredaktoro de la kultura revuo “Literatura Foiro”. Lian nomumon ratifos la ĝenerala Asembleo de LF-koop komence de marto 2015, inkluzive de la propono pri la daŭro de la mandato (tri jarkolektoj).