Esperanto-filio en la monfederisma movado?

HeKo 304 3-B, 26 jun 06

Dum la Somera Universitato pri Mondialismo 23-28 julio 2006 en Ĉaŭdefono okazos la fonda asembleo de la asocio “Mondfederistoj de Esperantio”, kiu petos la aliĝon al la Mondfederisma Movado, kiel observanto. Probable la unua formala ĉeesto de la nova asocio plenumiĝos en augusto 2007, dum la internacia kongreso de la mondfederistoj, kunvokita al Svislando.

SkES ne okazos

HeKo 303 6-B, 21 jun 06

El Svedio venis la informo ke la Skandinava Esperantologia Semajno, programita por la 26a-30a de junio 2006 ĉe Esperanto-Gaarden, ne okazos. Konsekvence ankaŭ la instruisto, c-ano Giorgio Silfer, nuligis sian viziton en Skandinavio.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.