La Konsulo alvenis al Burundio
La Konsulo de la Esperanta Civito bone alvenis al Buĵumburo, ĉefurbo de Burundio, post preskaŭ diurna vojaĝo el sia rezida urbo en Francio, kun etapo en Etiopio. Ŝin akceptis la du burundiaj senatanoj, Frederiko Nimubona kaj Marteno Mbazumutima.