Survoje al dua senkongresa jaro
Esperantio survojas al dua senkongresa jaro. Kvankam neniu oficiala decido estas alprenita, apenaŭ estas ŝanco ke ĉi-somere okazos kongresoj en Belfasto (Universala), Kievo (Junulara) kaj Bjelostoko (Sennacieca).
Esperantio survojas al dua senkongresa jaro. Kvankam neniu oficiala decido estas alprenita, apenaŭ estas ŝanco ke ĉi-somere okazos kongresoj en Belfasto (Universala), Kievo (Junulara) kaj Bjelostoko (Sennacieca).
La kovropaĝoj de “Literatura Foiro” en 2021 estos dediĉitaj al la sepcentjara jubileo de la plej universala poeto: Dante Alighieri. Specifaj eseoj aperos en ĉiu numero, danke al la kunlaboro de d-ro Giuliano Turone, kiu ĵus informis pri la sekva:
Konforme al direktivo Muhlemann pri la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, Afrika Esperanto-Instituto en Buĵumburo estas institucio delegita de Kultura Centro Esperantista por lingvoekzamenoj laŭ LTSEC, en la nemediteranea Afriko.
La Dudekunua de Februaro estas la Internacia Tago de la Denaska Lingvo (kiu ne ĉiam estas gepatra). La koncerna gazetara komuniko de prof. Humphrey Tonkin, nome de UEA, estas kulturpolitike tre interesa, ĉar ĝi neniom aludas al esperanto kiel denaska lingvo, sed esence himnas kaj jubilas al Unuiĝintaj Nacioj:
La Firmao Gutenberg Orchestra Co. Ltd. (GO) publikigas ke, rilate al la gazeto redaktita de GO nomata “Esperanto Culture Magazine” (ECM), GO kaj Japana Esperanto-Instituto (JEI) atingis jenan interkonsenton.
“Malgraŭ la lavango da bombastaj gazetaraj komunikoj direktitaj ĉefe al UN (de kiuj UN, cetere, jam devas esti komplete laca, se ĝi entute legas ilin, kio estas dubinda), kaj malgraŭ (aŭ pro) la ofte (sin)laŭdaj mesaĝoj en la komitata listo, Universala Esperanto-Asocio sukcesis detrui sin kaj praktike ĉesis ekzisti.
Kolegio Ghislieri en Pavio, kie studas kaj loĝas c-ano Alessio Sacha Giordano, sekretario de Itala Interlingvistika Centro, estas unu el la plej gravaj kaj antikvaj universitataj kolegioj en Italio, fondita en 1567 de papo Pio la Kvina. Kolegianecon oni atingas nur per publika konkurso laŭ la titoloj kaj la studaj meritoj.
Preskaŭ centjaraĝa, forpasis hieraŭ en Verono (Italio) c-ano Paolo Augusto Bonomi, esperantisto de post sepdeko da jaroj. Krom loke aktiva, precipe kiel lingvoekzamenisto, li estis proksima al la medio de la italaj fervojistoj, kaj rilatis ankaŭ al Esperanto Radikala Asocio.
Afrika Esperanto-Instituto, partnero de Kultura Centro Esperantista por la nemediteranea Afriko, okazigis hodiaŭ sian unuan lingvotestan sesion, konforme al la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, bazita sur la Komuna Eŭropa Framo de Referenco.
La 7a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, 29 aprilo — 2 majo 2021, havos fenestron ankaŭ al la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (kies asociita membro KCE estas). Eblos per televidilo sekvi du segmentojn de internacia virtuala ALTE-simpozio (en la angla kun samtempa interpretado al esperanto), kiuj aparte interesas la kolokvon.
Fondumo Pro Esperanto estas aparte aktiva ĉi-monate kiel regio, zorgante pri la flegado de diversaj nemoveblaĵoj, en Svislando, Hispanio kaj Burundio.
Abeloj simbolas urbon Ĉaŭdefonon, kie meze de aŭgusto 2022 disvolviĝos la 11a Kultura Esperanto-Festivalo. “Abeletoj” estas la membroj de la teamo kiu jam de kvar monatoj aktivas por prepari la aranĝon: ilin kunvokas al semajnaj kunsidoj, parte skajpaj, c-ino Manuela Blanco.