Fenestro al ALTE dum la Lingva Kolokvo de KCE

HeKo 753 9-B, 5 feb 21

La 7a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, 29 aprilo — 2 majo 2021, havos fenestron ankaŭ al la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (kies asociita membro KCE estas). Eblos per televidilo sekvi du segmentojn de internacia virtuala ALTE-simpozio (en la angla kun samtempa interpretado al esperanto), kiuj aparte interesas la kolokvon.

Ene de la devizo “Vivanta lingvo de vivanta komunumo” kiu karakterizas la aranĝon, diversaj prelegantoj donos siajn kontribuojn. Komuna fadeno de la unuaj du tagoj estos la lingvistika terminologio, al kiu specife kontribuis la ĵusa esperantigo de la “Cours de linguistique g?n?rale” de Ferdinand de Saussure, fare de c-ano Fernando Pita (prefaco de c-ano Alessio Sacha Giordano, provlegado de s-ro Andres Bickel).

La kolokvo, kiel ĉio ĉe KCE, disvolviĝos fizike, kun la maksimuma nombro da partoprenantoj laŭ nunaj sanitaraj normoj: dek personoj jam aliĝis (el kvin landoj), debatos, manĝos kaj dormos en la Esperanto-Domo de Svislando.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.