Herrero demisiis de la AEU-sekretarieco
La 8an de januaro 2011, okaze de la ordinara Asembleo de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, sen. Julio Herrero anoncis sian demision el la posteno de AEU-sekretario kaj sian rezignon pri la instruado ĉe la esperanto-kursoj organizitaj de AEU kaj/aŭ la loka societo “Marbordo de la Suno”.