La Kortumo renovigota en Milano

HeKo 473 9-C, 17 mar 11

Laŭ la dujara kadenco preskribita de la Pakto, la Kortumo estas renovigota okaze de la Foruma sesio en Milano, 3 junio 2011. Same kiel lastfoje, la nova Kortumo ekoficos en la posta jaro, kaj ĝia mandato koincidos kun la starto de la nova parlamenta mandato.

Pro tiu koincido, la kandidatoj al la Kortumo prefere ne havu la aspiron kandidati ankaŭ por la Senato, ĉar okaze de elektiĝo ili estus devigataj demisii. Efektive, la justica povo devas resti strikte sendependa de la leĝodona kaj de la ekzekutiva.

Por kandidati al la Kortumo ne ekzistas maksimuma aĝlimo. Juraj konoj estas bonvenaj, kvankam ne devigaj. Neniu el la nunaj kortumanoj anoncis retiriĝon, sekve ili ĉiuj estas aŭtomate rekandidatigitaj.

La kandidatiĝoj estas sendendaj al la adreso de la Kortumo, per letero subskribita de la kandidato: CP 28, CH-2301 Ĉaŭdefono, Svislando. Limdato por la ricevo: 31 majo 2011.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.