En Roterdamo restas nur tri laborunuoj
Malgraŭ la decido de la UEA-Komitato prokrasti finajn solvojn ĝis februaro 2020, jam meze de septembro pendis damokla glavo super la Centra Oficejo: la dungitoj devis akcepti novan laborkontrakton aŭ foriri.
Malgraŭ la decido de la UEA-Komitato prokrasti finajn solvojn ĝis februaro 2020, jam meze de septembro pendis damokla glavo super la Centra Oficejo: la dungitoj devis akcepti novan laborkontrakton aŭ foriri.
Gasto de literatura vespero organizita de la Erasma Societo en Malago, c-ano Giorgio Silfer fermis hieraŭ sian kulturan restadon en Hispanio, per prezento de sia verko Breve historia cultural de la comunidad esperantófona, intervjuate de c-ano Carlos Spinola, sub la prezido de prof. Quintín Calle Carabias.
Pluraj A-gradaj kaj eĉ unu C-grada kurso jam okazis en la naturamika Esperanto-Domo, sed ĝis nun ĝi ne gastigis B-gradan lingvokurson: ekde oktobro tri personoj kompletigas sian preparon kaj strukture kaj kulture. Inter ili la plej brila estas c-ino Manuela Blanco.
PEN Internacia ĵus fermis sian mondkongreson en Manilo, ĉi-jare sen la partopreno de la esperanta delegacio. La foreston motivis la altaj kostoj de vojaĝo el Eŭropo, sed ankaŭ la malfacila konjunkturo en la gastiganta lando kaj en la tegmenta organizo mem.
La 2019a alportis la belan novaĵon de 300a numero de Literatura Foiro ene de 50a jarkolekto; plusa jubilea ĉerizo: ok pliaj paĝoj en ĉiu numero, sume 384 paĝoj da esperanto-kulturo tra la tuta jaro, kun moderna grafiko kaj admirinda akurateco.
Prof. Davide Astori el la universitato de Parmo estos la ĉefa gasto de la dua itala Interlingvistika Seminario, planata ĉe lernejo LEST en Salò por sabato la 23a de majo 2020, pri la ĉeftemo Lingue segrete e segreti degli alfabeti.
Ekde hodiaŭ c-ino Manuela Blanco staĝas plentempe por la Esperanta Civito, kadre de formado sub la gvido de la prokuristo de fondumo Pro Esperanto. Ŝi deĵoras precipe en la naturamika Esperanto-Domo, kie ŝi loĝas, kaj trejniĝas kiel organiza kaj publikrilata kadro.
La sekretario de Esperanta Naturamikaro estis akompanata ĉi-semajne dum esploro pri la ebleco organizi Naturamikan Esperanto-Semajnon en Katalunio venontjare. La esploro koncentriĝis en la provinco de Ĝirono, post antaŭaj selektaj kontaktoj, interalie kun c-ino Dolors Godoy.
Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari legacon aŭ donacon.
En 2020 ne plu ekzistos la periodaĵo La Ondo de Esperanto. Ĝi jam mortis antaŭ ne longe kiel papera revuo pro poŝtaj kostoj kaj malkomfortaj veturadoj, ĝi definitive forpasas eĉ kiel retgazeto pro “la malboniĝo de la vidkapablo de la redaktoro”, s-ro Aleksander Korĵenkov.
La eliranta Konsulo kaj ĉefkandidatoj de ĉiuj listoj principe interkonsentis pri la dato kaj loko de la inaŭgura parlamenta sesio en 2020: Budapeŝto, vendredon la 18an de marto. La sesio koincidos ankaŭ kun la inaŭguro de la nova sidejo de la Orienta Legacio.
Esperanta Naturamikaro partoprenis en la jarkonferenco de Naturfreunde International hodiaŭ en Heilbronn (Germanio), pere de sia delegito, c-ano Giorgio Silfer.
La ĉefaj punktoj en la tagordo estis la financa situacio kaj la preparo de la 125-jara jubileo de la organizo, celebrota per aparta eventaro en Vieno, koincide kun la internacia kongreso.