Principa interkonsento pri la inaŭgura parlamenta sesio

HeKo 718 9-C, 30 sep 19

La eliranta Konsulo kaj ĉefkandidatoj de ĉiuj listoj principe interkonsentis pri la dato kaj loko de la inaŭgura parlamenta sesio en 2020: Budapeŝto, vendredon la 18an de marto. La sesio koincidos ankaŭ kun la inaŭguro de la nova sidejo de la Orienta Legacio.

Certe la antaŭan tagon okazos literatura kafejo, sub la aŭspicio de la Esperanta PEN, kaj en la postaj du tagoj probable Fajszi Amika Rondo organizos la 5an Danuban Esperanto-Rendevuon.

La formala kunvoko okazos nur ĉi-jarfine, post la skrutinio.

 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.