Projekto Nurenbergo eniras duan fazon
La dua eksperimenta kurso pri beletra tradukado ekos morgaŭ ĉe Kultura Centro Esperantista, sub la gvido de d-ino Perla Martinelli. Partoprenos literaturaj tradukantoj el Anglio, Francio kaj Italio, kiuj dediĉos sin al la esperantigo de la dramo “Fin de partie”, verkita de Samuel Beckett. Recenzo pri la dramo aperis en “Literatura Foiro” jam en 1974.