"La infana raso" en duobla KD
Antaŭ unu jaro forpasis William Auld. Koincide kun lia datreveno ekde hodiaŭ estas distribuata la eldono de “La infana raso”, kiun William Auld mem deklame surbendigis por LF-koop en 1998. La duobla KD, akompanata de libreto, situas en eleganta kartona teketo.