Gbeglo postulas la kapojn de Buller kaj Corsetti
La togolanda UEA-komitatano Koffi Gbeglo “estas certa, ke ne ĉiuj gekolegoj estas tiom naivaj, ke ili ne malkovras la mensogojn de Renato [Corsetti], Osmo [Buller] kaj Jean Codjo en tiu ĉi afero de Afrika Oficejo en Benino. Temas vere ne pri malvero sed pri pura mensogo lerte preparita kaj flegata de la triopo por trompi UEA-membrojn”.