Liverita al NFI la Malaga dokumento
Delegacio de Esperanta Naturamikaro, gvidata de c-ino Perla Martinelli, sekretario de ENa, renkontis hodiaŭ matene du reprezentantojn de Naturfreunde International en la Viena kvartiro de NFI.
La aŭtoroj de “Historio de la esperanta literaturo”, c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, prezentos premiere la duan represon de la verko, 2 aprilo 2016 ĉe Esperanto-Klubo “Achille Tellini” en Bolonjo (Italio).
Pli ol cent universitatanoj, diplomatoj, reprezentantoj de NROj kaj UN-oficistoj ĉeestis la simpozion pri “Lingvo kaj la celoj por daŭripova evoluigo [CDE]”, ĉe 777 United Nations Plaza, Novjorko, 21-22 aprilo 2016.
Post la novaĵo pri la (parta) likvido de Centro Zamenhof en Bjalistoko, sen. Giorgio Silfer baldaŭ vizitos la polan urbon. Pormomente lia vizito, preparata interkonsente kun sen. Walter Zelazny, profesoro en la bjalistoka universitato, ŝajnas havi nur privatan karakteron.
Ĉu la Unua de Majo estu festa tago nur por la dungitoj? Certe ne, ĉar tiel ĝi ne havus sencon en sovetia epogo, kiam ĉiu principe estis dungita de la ŝtato.
Koincidas kun la hodiaŭa tago de nefermitaj pordoj en la sidejo de UEA la lasta tago de dungiteco de s-ro Osmo Buller, kiu ekde morgaŭ ĝuos sian nederlandan pension.