La historio de nia poezio prezentota en Bled
“Ni ĉiuj estas migrintoj — terorismo ĉie” estas unu el la temoj traktotaj de la Internacia Konferenco pri Poezio de PEN Internacia, okazonta en Bledo (Slovenio) 11-14 majo 2016, al kiu ankaŭ la esperanta literaturo estos bonvena.
La konferenco gastigos ankaŭ la jarkunvenojn de la verkista pac-komitato kaj de la verkistina komitato, en ambaŭ la Esperanta PEN membras.