"Historio de la esperanta literaturo" ree mendebla
Post du semajnoj okazos la unua, ĝenerala ekspedo de la menditaj ekzempleroj de la “Historio de la esperanta literaturo”, ĵus represita kaj nun bindata, post la rapidega elĉerpiĝo de la unua eldono.
Post du semajnoj okazos la unua, ĝenerala ekspedo de la menditaj ekzempleroj de la “Historio de la esperanta literaturo”, ĵus represita kaj nun bindata, post la rapidega elĉerpiĝo de la unua eldono.
La Senata opozicio, per interpelacio de la Blanka grupestro Anna Bartek, levis demandon pri la nuna strategio de la Kapitulo en Afriko.
La traduko kaj dissendo fare de Universala Esperanto-Asocio ne altiras la atenton al la hodiaŭa mesaĝo de Ban Ki-Mun, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, pro sia enhavo, politike je malalta profilo (kulpas la jubilea karaktero: UN festas sian sepdekan datrevenon), sed jes pro la sinteno de UEA, respektive aliaj supernaciaj subjektoj en Esperantio, vidalvide al UN.
Post oficiala invito al Esperanta Naturamikaro kiel observanto, kaj sukcesa partopreno en la jubileaj tagoj de IYNF en Prago la pasintan septembron, ENa estis hodiaŭ akceptita kiel partnero en la junulara sekcio de Naturfreunde International.
Kun preskaŭ dusemajna fruo kompare kun la fiksita limdato (31 oktobro 2015) pretas la kontraktopropono inter Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj Universala Esperanto-Asocio, por aldoni novan statuson al nova statuto de TEJO.
La fonduso de Centro de Esploro kaj Dokumentado rekomendis, kaj Esperantic Studies Foundation aprobis, subvencion de du mil usonaj dolaroj al LF-koop, por ebligi distribuon de “Historio de la esperanta literaturo” de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer al esperantologoj kaj bibliotekoj, kiuj alikaze plej verŝajne ne havus aliron al ĝi aŭ ne havus la rimedojn por ĝin aĉeti.